Baccara

Baccara
Mayte Mateos (maldekstre) kaj Maria Mendiola (dekstre)
Mayte Mateos (maldekstre) kaj Maria Mendiola (dekstre)
Bazaj informoj
Deveno Hispanio Madrido, Hispanio
Ĝenroj Diskoteka muziko
Popmuziko, flamenko
Aktivaj jaroj 1977 - nuntempo
Parencaj
temoj
New Baccara, Baccara 2000
Retejo https://www.baccara-oficial.com/
Membroj

Mayte Mateos
Paloma Blanco
Cristina Sevilla
Helen de Quiroga

Antaŭaj membroj

María Mendiola
Maryse Perez
Jane Comerford

vdr

Baccara estas hispana virina populara muzika grupo konsistanta el du membrinoj, Mayte Mateos (la 7-an de marto 1951) kaj María Mendolia (la 4-an de aprilo 1951 - la 11-an de septembro 2021). Ili estis tre sukcesaj ĉefe en la 70-aj jaroj kaj 80-aj jaroj de la 20-a jarcento. Ilia muziko estas miksaĵo de stiloj disko kaj popo, ili kantas angle kun tipa hispana akĉento. Ili famiĝis ĉefe per komponaĵoj „Yes Sir, I Can Boogie“ kaj „Sorry, I'm A Lady“. En 1978, Baccara reprezentis Luksemburgion ĉe la Eŭrovizia Kantokonkurso kun la kanto "Parlez-vous français?".

La origina grupigo de la duopo disiĝis en 1981. Ekde tiam, ĉiu el la du originaj kantistoj rezultis kun aliaj partneroj sur scenejo.

Maria Mendiola rezultis kun Maryse Perez, sub la nomo 'New Baccara' [1].

Mayte Mateos rezultis kun Cristina Sevilla. Sub la nomo "Baccara" ili partoprenis Melodiefestivalen [2] en Svedio.

Maria Mendiola mortis en Madrido la 11-an de septembro 2021 [3].

  1. https://hitparade.ch/song/New-Baccara/Fantasy-Boy-70651
  2. https://eurovisionworld.com/national/sweden/melodifestivalen-2004/baccara-soy-tu-venus
  3. https://www.elmundo.es/cultura/musica/2021/09/11/613cd69c21efa0855a8b4673.html

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search